quinta-feira, 21/06/2012

La Misio de Esperanto

Dum la multnombraj aliformiĝoj de la mondo, ne malmultaj estas la centroj, kiuj sin instalas nun sur la Tero, celante starigi la estontecon de la homaro. Se ĉie ni konstatas la disfalon de la homaj konstruaĵoj, renovigantan la vojon de l’ civilizacio, ni rigardas ankaŭ tiujn armeojn da laboristoj por la konstruaĵoj de l’ estonteco, kvazaŭ konstruantoj de nova mondo, dissemitaj sur la teraj vojoj, sed klopodantaj por rektigi iliajn direktojn.

Estas tiuj ja la laboristoj de la Dia progreso, firme tenantaj en la manoj la potencan pioĉon de la fido super ĉio al Tiu, Kiu estas la lumo de niaj destinoj. En la amaso de tiu preparado de renovigaj energioj celantaj la venontan jarmilon, mi deziras mencii Esperanton, fratece ĉirkaŭprenante nian fraton, kiu fariĝis sincera proklamanto de ĝia afero, en obeo al la Dia determinismo de l’ taskoj ricevitaj en la lumo de l’ spirita mondo.

Jesuo deklaris, ke Li ne venis sur nian planedon por detrui la Leĝon, same kiel Spiritismo en sia formo de Konsolanto ne starigis sin por elpeli la ekzistantajn religiojn. La Majstro venis por plenumi la principojn de la Leĝo tiel same kiel la konsolanta Doktrino venas por restarigi la Veron kaj reenkonduki la esperon en la korojn en tiu ĉi terura tempo por la mondo, kiam ĉiuj ties moralaj valoroj estas ĝisfundamente en danĝero antaŭ la doktrinoj de l’ perforto, kiuj ebriigis la cerbon de l’ nuntempa civilizacio, kiel maldolĉa veneno pereiganta la energion de maljuniĝinta korpo.

Esperanto ankaŭ ne venis, amikoj, por detrui la lingvojn uzatajn en la mondo en la interŝanĝado de la pensoj. Ĝia Misio estas la alta tasko de unuigo kaj kunfratigo, celante la universalan unuecon. Ĝia principo estas konkordo kaj ĝiaj apostoloj estas egale laborkunuloj de ĉiuj, kiuj sinoferadis por la dia idealo de l’ homa solidareco, ĉu en ĉi tiuj, ĉu en aliaj cirkonstancoj.

La Helpa Lingvo estas unu el la plej fortaj vokoj al frateco ankoraŭ aŭdataj sur nia planedo malriĉiĝinta je spiritaj valoroj, en la nuna momento de apartigemo, de aŭtarkio, de kolektiva egoismo, de falsita naciismo.

La ekzemplo de l’ moderna Eŭropo donas al ni ideon pri tiu dolora situacio: Ĉiuj popoloj havas entuziasmajn advokatojn, kiuj per varmegaj paroladoj pravigas tiun aŭ alian decidon de siaj registaroj. La nacioj estas grandaj tribunoj, kie ĉiu parolas pri si mem kaj humiligas la laborojn de sia frato. Oni protektas ĉiun politikan krimon, se ĝi nur estas farita interne de la landlimoj. Tamen la granda Eŭropo, tiu patrina noblega estaĵo, kiu kunlaboris por la homa perfektigo, kiu instruis kaj edukis, altigante la spiriton de la mondo, tiu havas neniun advokaton, posedas neniun voĉon por aŭdigi la ĝemojn de sia disŝirita koro, ĉar la landlimoj apartigis ĉiujn ĝiajn infanojn per dikaj muroj el sablo kaj ŝtalo, ĝin transformante en tiun dezerton malĝojigan por la koroj, kie ne ekzistas la fonto de amo por refortigi la animojn.

Ja, en la nuna tempo Esperanto estas forto promesanta unuigon kaj harmonion, ĉar ĝi faciligas la interŝanĝon de la universalaj valoroj. Ĉu revo? Ĉu propagando nur per parolo? Ĉu nova movado por starigi ekonomian profiton? Ĉiuj tiuj ĉi supozoj povos esti eldirataj de malatentaj spiritoj; sed nur de l’ malatentaj, kiuj atendas la ĝeneralan aliĝon por poste eldiri sian senĝenan elekton. Tamen tiuj, kiuj serĉas la lumon de la sincereco por ekzameni ĉiujn aferojn, tiuj scipovos trovi en la esperantista movado tiun renovigan lumon, kiu en sanktaj efektivigoj, jam nun, heligos pli malfrue la ideojn de la mondo, elstarigante la noblecon de ĝiaj principoj direktataj de tiu frateca sento, kiu venas el la Dia penso de Jesuo por ĉiuj verkoj de l’ homa evoluado.

Esperanto estas leciono de l’ frateco. Ni lernu ĝin por esplori sur la Tero la penson de la suferantoj kaj laborantoj sur aliaj kampoj. En laŭvorta senco mi diras: “ni lernu ĝin”, ĉar ni ankaŭ estas viaj laborkunuloj, kiuj jam akiris la esprimon de l’ universala penso, kaj al vi deziras tiun saman spiritan bonon, por ke tiamaniere ni organizadu sur la Tero la plej efikajn movadojn por unuecigo.

Dio estas adorata de la homoj tra multnombraj lingvoj, kiuj estas la sektoj kaj la religioj, ĉiuj celantaj la mirindan bonon de l’ esenca unueco. Ni kopiu tiun saĝan klopodon de la Dia naturo kaj marŝu al la sintezo de la esprimo, malgraŭ la diverseco de l’ procedoj per kiuj vi esprimas viajn pensojn.

Tiu tuta penado apartenas al la justa frateco kaj nun, petegante al Jesuo, ke Li benu la laborojn kaj esperojn de nia ĉeestanta frato, sanktigante la penadon lian kaj de liaj laborkunuloj en la sama tasko, kiu estas al ili donita de la spiritaj potencoj, mi lasas al vi ĉiuj mian deziron de paco, esperante por ni ĉiuj, humilaj disĉiploj de la Kristo, la refortigantan benon de Lia amo.

EMMANUEL (Spirito).
 
(Psikografie skribita de la mediumo Francisco Cândido Xavier la 19-an de Januaro 1940 en  la brazila  urbo Pedro Leopoldo kaj presita en la samjara Februara numero de la revuo “Reformador”, oficiala organo de la Brazila Spiritisma Federacio.)

ÚLTIMAS NOTÍCIAS




FEB EDITORA

BOLETIM EDITORIAL

BOLETIM INSTITUCIONAL

REVISTA REFORMADOR

Revista que aborda temas relacionados com Ciência, Filosofia e Religião à luz do Espiritismo e com o Movimento Espírita brasileiro e o internacional.

ASSINE