quinta-feira, 21/06/2012

La Misio de Esperanto en la Tria Jarmilo

Ĉe la krepusko de ĉi tiu jarcento kaj jarmilo [Jarcento XX], doloroj amasiĝas sur la dorso de la suferanta Homaro, skurĝante vivojn, kiuj velkas, dum pereas la noblaj idealoj de homa digno kaj libereco.

Neimageblaj katastrofoj kaj hororaj kataklismoj sinsekve okazas, konsternante naciojn kaj falĉante esperojn, anstataŭitajn de la frenezo, kiu ĉiudirekte trabalaas la planedon.

Absurda tiraneco kaj hidaj krimoj rajdas sur la socio, pelante en pereon urbojn kaj popolojn, kiuj stertoras sub la freneza despoteco de vandaloj al si permesantaj arbitran superregadon.

Senmezura korupteco egaligas la registarojn, kiuj devus digne konduti, al la krimuloj, kiujn ili ŝajnigas kontraŭbatali.

La volupto de l´ povo, pro amasigo de nedaŭraj havaĵoj pasantaj de manoj al manoj, malnobligas la homajn sentojn, dum la malsuperaj pasioj elbordiĝas per nebridebla torento.

La eminentaj konkeroj de la progreso, kiuj devus servi al la glorigo de la homo, estas male utiligataj por la ekstravagancoj kaj ekscesoj de malnobluloj, antaŭ la alucinvualita rigardo de mizeruloj, kiuj ilin observas, malsategantaj, malsanaj, kaj forgesitaj en hontinda forlasiteco.

Malprudento kaj morala ruino starigas siajn monumentojn al la abomenindeco, dum la amasoj baraktas en la vorticoj de premegaj bezonoj, ne povante al si havigi ion ajn.

Ĉie sur la Tero malvirto manifestas indiferentecon por la Leĝoj, dum militoj kaj amasbuĉadoj konsterne dissemiĝas, kaj la provoj por interpaciĝo, pere de sinsekvaj, tuj rompitaj packontraktoj, malfermas vojon al novaj, teruraj konfliktoj.

Minacoj pri detruado de la planedo ĉie superpendas pro la kriegado de sovaĝa perforto kaj de konsternaj murdistaj grupoj, sub la batoj de nescio kaj foresto de amo.

La jarcento de scienco kaj teknologio, kun siaj nekompareblaj gloroj kaj konkeroj, bedaŭrinde ombriĝas pro la dikaj nuboj de fumo kaj polvo el la brulegoj de malamo kaj el ĉiaspecaj detruoj.

La grandiozaj verkoj de kulturo kaj civilizo ŝajnas cedi lokon al senbrida galopado de reviviĝinta barbareco kaj al brua glorado de cinikeco…

Sed samtempe viglegas devo kaj solidareco, sinofero kaj abnegacio, edukado kaj amo, etik-morala disvolviĝo kaj espero, ĉar la homo nepre iras direkte al la Granda Lumo.

Kvankam nemulte konataj, la idealoj de Libereco, Frateco kaj Egaleco ĉiam ankoraŭ restas triumfontaj, en atendo de la tempo, kiam ili transformos la homaron, kiu antaŭeniras serĉe de la feliĉo.

La homaj rajtoj estas iom post iom reanalizataj kaj akceptataj de viroj, virinoj kaj internaciaj Organizaĵoj, kiuj kredas la moralan progreson, postulante respekton per senlaca klopodado por forigi netoleremon, malnoblajn antaŭjuĝojn kaj totalismon, sub kiaj ajn formoj ili manifestiĝas.

La suno de la Nova Erao ekbrilas en la tre densa nokto kaj jam nun imponas, kiel antaŭdirite de Jesuo.

Tiuj, kiuj sin devontigis prezenti la Evangelion al la Homaro laŭlonge de l´ tempo, ne praktikis ĝin laŭ ties pratempa pureco pro siaj ruzeco kaj krudeco, pro ekspluatado de kredemo kaj nesciado. La Evangelio ja estus povinta antaŭforigi la hekatombon, kiu nun falas sur la mondon, post la jarcentoj de silentigo kaj morto de oferbuĉitaj herooj. Sed jen ĝi reaperas en la mesaĝo de Spiritismo, kiu ĝin aktualigas laŭ la nuntempa Scienco, preparante la alvenon de la nova socio. Spiritismo firmigas sian bazon sur la esplorado de la faktoj kaj tiel liberigas la Bonan Novaĵon de la dogmaj ĉenoj kaj de la mezepokaj influoj, ankoraŭ regantaj en tiuj eklezioj, kiuj ĝin disvastigas, interpretante la senkomparan enhavon de la Evangelio en maniero konforma al la nuntempaj konkeroj, por proponi ĝin al la homoj kiel gvidilon al sekureco kaj feliĉo.

Sed la jarcento de Allan Kardec ankaŭ vidis la naskiĝon de Zamenhof, kiu venis tiel por detruo de la lingvaj baroj, forte apartigantaj kaj afliktantaj la homojn, kiel ankaŭ por malakrigo de la internaciaj diferencoj, per kio li ebligis al ĉiuj homoj, sub la malavara favorkoreco de la Kreanta Patro, pli firman interŝanĝon de pensoj kaj ideologioj.

Travivante la tragediojn, kiuj rezultis el la lingvaj kaj rasaj konfliktoj en lia suferanta kaj malriĉa naskiĝurbo Bialystok, Zamenhof sentis plejfunde en sia animo la nepran devon ŝanĝi tiun neelporteblan situacion, kaj li penetrigis sian penson en profundajn regionojn de la memoro, kie konserviĝis la internacia lingvo – Esperanto – kiun li jam posedis en la Transmondo. Kaj post senlaca laborado, li ĝin proponas al la mondo en 1887 kiel subliman ligilon por la unuiĝo de ĉiuj popoloj, de ĉiuj sociaj klasoj, de ĉiuj anoj de la Homaro.

La benata trilogio, en formo de egallatera triangulo: ESE – Evangelio, Spiritismo, Esperanto – enhavas la mesaĝon de Jesuo, simplan kaj nekonfuzeblan, la Doktrinon de la Spiritoj, profundan kaj klaran, kaj la idiomon de frateco, kun la celo unuigi ĉiujn homojn en unu solan familion.

Estante neŭtrala lingvo, kiu respektas ĉies idiomojn, Esperanto montriĝas kiel perfekta identigilo inter tiuj plej diversaj, ebligante, ke mensoj kaj koroj ĝuu harmonion kaj klaran interkomprenon kaj tiel plivastiĝu la horizontoj de kulturo kaj amo inter la popoloj.

Anoncante la novan Jarmilon venantan en la ombroj, kiuj jam disfumiĝas, Esperanto ĉiam ankoraŭ portas la mision kunfratigi la homojn, dank´al la faciligo de interkomuniko, kiun ĝi ebligas, kaj dank´al sia gramatika simpleco. Kaj ĝi tion plenumas ĝuste en la tempo, kiam la Evangelio, mildigante ĉies dolorojn, preparas la homojn por la progresoj, kiujn Spiritismo malfermos por la konkero de la Senfino.

Post atingo de tiuj kulminoj de la scienc-teknologia progreso en la krespusko de la nuna jarcento [la dudeka jarcento], tiu jam proksimiĝanta radios arton kaj belecon sur la Tero renoviĝinta kaj feliĉa. Tiam, venkante la obstinan kontraŭstaron de ambiciaj kaj pasiaj popoloj, krom ankaŭ de tiuj Nacioj ne rezignantaj la orgojlan revon pri regado super la aliaj, Esperanto inaŭguros la tempon de la internacia lingvo, kiu, venante el la Ĉielo sur la Teron, sonos kiel kanto de senkompara ravo direkte al la Senfino.

Ismael Gomes Braga (Spirito)

(Mesaĝo psikografie skribita de Divaldo Pereira Franco dum seanco okazinta la 8ªn de Septembro 1999, en la Spiritista Societo Vojo al Saviĝo, en la urbo Salvadoro, Ŝtato Bahia, Brazilo.)

ÚLTIMAS NOTÍCIAS




FEB EDITORA

BOLETIM EDITORIAL

BOLETIM INSTITUCIONAL

REVISTA REFORMADOR

Revista que aborda temas relacionados com Ciência, Filosofia e Religião à luz do Espiritismo e com o Movimento Espírita brasileiro e o internacional.

ASSINE