Prezento

Esperanto estas facile lernebla planlingvo, kies celo estas ebligi la komunikiĝon inter personoj parolantaj malsamajn lingvojn.

 

Ĝin kreis la pola kuracisto, D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, kaj ĝia unua gramatiko aperis en Varsovio, Pollando, en la 26ª de Julio 1887.

 

El ĉiuj projektoj de internacia planlingvo, Esperanto estis la sola, kiu, pro siaj ecoj, transformiĝis en vivantan lingvon, uzatan de kolektivo dissemita en ĉiuj landoj de la mondo.

 

Ĝia maksimuma internacieco montriĝas en ĝia gramatiko kun nur 16 senesceptaj reguloj, en ĝia vortaro ĉerpita  en la grandaj kulturlingvoj kaj en la fakto, ke ĝi estas absolute neŭtrala , tio estas, ĝi apartenas al neniu nacio aŭ grupo de nacioj, al neniu kredo, al neniu politika aŭ filozofia doktrino, estante pro tio ĉies propraĵo.

 

Malgraŭ sia genia simpleco, Esperanto estas belsona kaj esprimas ĉiujn nuancojn de la penso, ĉu en sia jam riĉa originala literaturo, ĉu en siaj versioj de la grandaj verkoj de la universala literaturo, krom ankaŭ en teatro, kino, muziko, radio, televido, gazetaro kaj, lastatempe, en la interretaj komunikiĝoj per Internet.

 

Ĝia tutmonda movado estas gvidata de la Universala Esperanto-Asocio, kun sidejo en Roterdamo, Nederlando, al kiu estas aniĝintaj esperantaj asocioj de ĉiuj landoj.

 

Krom la eminente praktika celo faciligi la internaciajn komunikiĝojn , Esperanto ankaŭ havas sian animon, sian ideologion, kiu resume konsistas en tio, ke ĝi servu kiel ponto por la popolojn alproksimigi kaj kunigi sur ian terenon, en kiu, pro la uzo de neŭtrala idiomo, la neesencaj diferencoj pri kulturo, raso, religio, inter aliaj, cedu lokon al la konscio, ke ni ĉiuj esence estas homoj, anoj de unusola planeda familio, kio plene pravigas la karesnomon, per kiu ĉiuj alnomas Esperanton: Idiomo de Frateco.

 

Ĝuste tial la Brazila Spiritisma Movado, ekde la jaro 1909, apogas Esperanton kaj ties  idealojn, subtenante ĝian lernadon, disvastigon  kaj uzon. Tian agadon la Spirita Mondo plene sankciis per la mesaĝoj La Misio de Esperanto , psikografie skribita de la Spirito Emmanuel per la mediumo Francisco Cândido Xavier en la 19ª de Januaro 1940, kaj Esperanto kiel Revelacio , psikografie skribita de la Spirito Francisco Waldomiro Lorenz per la sama mediumo en la 19ª de Januaro 1959.

 

Hodiaŭ Esperanto estas feliĉa realaĵo en la brazilaj spiritistaj rondoj, kaj ĝiaj aktivecoj disvolviĝas laŭ rekomendoj registritaj en la dokumento Orientado al la Spiritistaj Societoj, eldonita de la Brazila Spiritisma Federacio, kiu ĝin publikigis en 1980.

 

Nuntempe malfermiĝas por Esperanto vasta perspektivo, ke ĝi fariĝu, en la granda estonteco, la lingvo por la internaciaj rilatoj de la kreskanta tutmonda spiritista familio, per kio ĝi senmanke plenumos sian ĉefan celon.

 

Reveni


Página inicial     Pesquisa     Contato    Mapa do site    Notícias